La Stiligita Sistemo por la latinigo de la bulgara lingvo estis kreita de L. Ivanov en la Instituto de Matematiko kaj Informatiko ĉe la Bulgara Akademio de Sciencoj en 1995. La sistemo estas difinita per la sekva tabulo:[1]
А A |
Б B |
В V |
Г G |
Д D |
Е E |
Ж ZH |
З Z |
И I |
Й Y |
К K |
Л L |
М M |
Н N |
О O |
П P |
Р R |
С S |
Т T |
У U |
Ф F |
Х H |
Ц TS |
Ч CH |
Ш SH |
Щ SHT |
Ъ A |
Ь Y |
Ю YU |
Я YA |
La sistemo estis adoptita por oficiala uzo de Bulgario (2009 Transliteruma Leĝo).[2] Ĝi estis adoptita ankaŭ de la Unuiĝintaj Nacioj en 2012, [3] kaj de Usono kaj Britio en 2013.[4]
Ivanov sugestas uzi sian aliron al transliterigo ankaŭ por aliaj cirila alfabetoj, precipe rusaj.[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search